Vizitu Forumon

Li Keqiang intervidiĝis respektive kun ĉefministroj de kvar landoj

(GMT+08:00) 2013-11-28 16:36:47     Redaktoro:Xiong Linping

Posttagmeze de la 26a kaj antaŭtagmeze de la 27a de novembro laŭ la loka tempo la ĉina ĉefministro Li Keqiang en Bukareŝto intervidiĝis respektive kun la montenegra ĉefministro Milo Đukanović, la makedonia ĉefministro Nikola Gruevski, la slovena ĉefministro Alenka Bratusek, kaj la albana ĉefministro Edi Rama.

Dum la intervidiĝo kun Milo Đukanović, Li Keqiang diris, ke la ĉina registaro alte atentas disvolvi la rilatojn kun Montenegro, volas pluapaŝe firmigi la bonajn politikajn rilatojn inter la du landoj kaj plifortigi kunlaboron en kampoj de fervojo, ŝipokonstruado, turismo kaj aliaj.

Kaj en la aliaj interparoloj Li Keqiang kaj liaj kolegoj faris profundan diskuton pri ekonomio, komerco, investo kaj aliaj kampoj kune zorgaraj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto