Vizitu Forumon

Li Keqiang intervidiĝis kun rumana prezidento, prezidantoj de la rumanaj Supra Ĉambro kaj de Malsupra Ĉambro

(GMT+08:00) 2013-11-28 17:14:36     Redaktoro:Xiong Linping

La 27an de novembro laŭ la loka tempo la ĉina ĉefministro Li Keqiang en Bukareŝto intervidiĝis kun la rumana prezidento, prezidantoj de la rumanaj Supra Ĉambro kaj de Malsupra Ĉambro.

En la renkontiĝo kun la rumana prezidento Traian Basescu, Li Keqiang unue transdonis la saluton de la ĉina prezidanto Xi Jinping al Traian Basescu. Li Keqiang diris, ke la celo de lia tiu ĉi vizito al Rumanio estas firmigi la tradician amikecon, progresigi praktikan kunlaboron, kaj fari, ke la plenampleksa amikeca partnereco disvolviĝu pli bone; ke la tria plena sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio faris aranĝon por plene pliprofundigi la reformadon, kaj Ĉinio daŭre antaŭenigos la reformadon kaj plivastigos la pordmalfermon, kio alportas novan ŝancon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rumanio; kaj ke Ĉinio volas kune kun Rumanio plifortigi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj, disvolvi interkomunikadon en socia kulturo kaj inter la popoloj, intensigi kunordigadon pri internaciaj kaj regionaj aferoj, por feliĉigi la dulandajn popolojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto