Vizitu Forumon

Liberkomerca Zono de Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2013-12-02 14:46:17     Redaktoro:Yu Rongkang

Liberkomerca Zono de Ŝanhajo, oficiale fondita en la 29a de septembro, 2013, ĝis nun altiris pli ol 280 firmaojn, interalie 258 ĉinajn kaj plejparte servajn. La averaĝa registrita kapitalo de tiuj firmaoj kalkuliĝis al 25 milionoj da usonaj dolaroj.

Liberiĝo de servkomerco, precipe provo de financa novigo estas grava disvolva direkto de la Liberkomerca Zono de Ŝanhajo. La malfermitaj servoj tuŝas ses kampojn de financo, mara transportado, komerco, specialeco, kulturo kaj socio. La financa servo permesas al kvalifikitaj fremdlandaj financaj institucioj starigi siajn bankojn en la liberkomerca zono. Tiuj rimedoj plene spegulas tendencon de la tutmondiĝo de financaj resursoj.

Ĝenerale estas du specoj de liberkomerca zono. Unu estas la larĝ-senca: per interkonsento pri liberkomerco du aŭ pli ol du landoj aŭ regionoj malfermas la merkaton unu al alia, laŭfaze nuligas tarifon de dogano kaj nedoganajn barojn de plejparto da varoj, plibonigas kondiĉojn por la merkata aliro en servkomerco, kaj realigas liberecon de komerco kaj investo, laŭ la traktado de la plej favorata lando de la Monda Komerca Organizo. La alia estas la mallarĝ-senca. En la jaro 1973 la Monda Dogana Organizo subskribis la Internacian Konvencion pri Faciligo kaj Harmoniigo de Doganaj Procezoj, kaj ĝi difinis la liberkomercan zonon en la mallarĝa senco tiel, ke en parta teritorio de iu lando ĉiuj importitaj varoj estu rigardataj ekster dogano rilate tarifon de dogano kaj aliajn impostojn, kaj tiuj varoj estu liberaj de normala dogana superrega sistemo.

La Ŝanhaja Liberkomerca Zono estas la mallarĝ-senca. Ĝi estas konsiderata kiel grava paŝo de Ĉinio post la komenciĝo de la reformado kaj pordomalfermo, kaj precipe post ĝia membriĝo al la Monda Komerca Organizo.

De la internacia vidpunkto, fronte al la tutmondiĝo malfermita komerco inter diversaj landoj estas tre grava, kaj la starigo de prova liberkomerca zono konformas al tendenco de la nuna internacia komerco. Laŭ la analizo de la nuna situacio de Ĉinio, la ĉina ekonomio restas en la fazo de grava transiro, industria restrukturado stabile disvolviĝas, tamen Ĉinio ankoraŭ bezonas pli fortan ekonomian reformadon por subteni daŭripovan kaj rapidan ekonomian disvolviĝon.

Depost la jaro 2008 influite de la tutmonda financa krizo la importo kaj eksporto de Ĉinio draste falis, tamen en la jaro 2012 la komerca sumo de Ĉinio kun siaj partneroj ene de la liberkomerca interkonsento okupis 24% de la eksterlanda komerco de Ĉinio. Se la liberkomerca zono plivastiĝos, la komerca sumo pligrandiĝos. Starigi liberkomercan zonon en Ŝanhajo sendube estas bona vojo por pliigi la malfermitecon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto