Vizitu Forumon

Futbalteamo Evergrande

(GMT+08:00) 2013-12-09 10:12:55     Redaktoro:Yu Rongkang

Vespere de la 9a de novembro la kantona futbalteamo Evergrande egale dividis la duan raŭndon de la finalo de Azia Ligokonkurso de Ĉampionoj kun la seŭla teamo FC per 1 kontraŭ 1 en sia hejmloko. Ĝi fine akiris titolon de la ligokonkurso per la poentaro de 3 kontraŭ 3 kaj du goloj en la seŭla matĉo. Estis la unua fojo, ke ĉina teamo ĉampioniĝis en tiu ĉi konkurso. Supera Ligokonkurso de la Ĉina Futbala Asocio reprezentas la plej altan nivelon de futbalado en Ĉinio. La kantona teamo Evergrande estis ĉampiono de la Supera Ligokonkurso en sinsekvaj tri sezonoj ekde 2011.

La origina nomo de Evergrande estas la kantona teamo, fondita en junio de 1954. La kantona teamo subskribis interkonsenton de kunlaboro kun la firmao Apoll en januaro de 1993 kaj fariĝis la unua akcia profesia klubo, kuninvestita de la registaro kaj entrepreno. En marto de 2010 la bienaĵa korporacio Evergrande akiris ĉiujn akcirajtojn de la kantona teamo, kaj la nomo de la klubo estis ŝanĝita kiel la kantona klubo Evergrande.

En la pasintaj kelkaj jaroj la teamo Evergrande akiris elstarajn atingojn. Oni atribuis ĝian sukceson al giganta investo, avangarda administro, pintklasa trejnista teamo kaj aliĝo de eminentaj futbalistoj.

Sed iuj opinias, ke la sukceso de Evergrande estis hazarda, ĉar la teamo gajnis matĉojn ĉu enlandajn ĉu internaciajn ĉefe per la atakoj kaj goloj de fremdlandaj ludistoj, tial ĝia sukceso ne signifas progreson de la ĉina futbalistaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto