|
|
||
En la urbo Kunming de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio estas servostacio en Dongxiang-komunumo. La neokulfrapa servostacio fariĝas la dua "hejmo" de multaj maljunuloj en la komunumo. Tie, la maljunuloj ofte ludas maĝangon, dancas kaj babilas, de tempo al tempo ili aŭskultas iujn prelegojn pri sano. Se ili ne volas mem kuiri por tagmanĝo, ili do povas manĝi en la servostacio. Kaj ili povas dormi en la speciala ĉambro.
Sinjorino Qi estas 68-jara kaj ofte partoprenas aktivadon en la servostacio. Ŝi diris al raportisto, ke pro la servostacio, la maljunuloj estas ĝojaj.
"La plej bona afero estas, ke la maljunuloj fariĝas ĝojaj. Anstataŭ sidi en hejmo kaj vidi la televidon, ili venas al la servostacio. Ili ne nur ĝojas, sed ankaŭ estas sanaj."
La maljunulo Fang Jie, kiu ofte venas al la servostacio, estas kontenta pri la servostacio. Li, 73-jara, diris, ke lia vivo estas plioportuna post la establo de la servostacio.
"Se ni volas nin amuzi, ni devas iri longdistance. Iuj maljunuloj havas malviglajn krurojn kaj estas maloportune por ili veturi per aŭtobuso. Alia avantaĝo de la servostacio estas, ke ĝi liveras tagmanĝon por ni. Mi sentis, ke la tagmanĝo estas taŭga kaj malmulte kosta. Ni estas kontentaj."
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |