Vizitu Forumon

Tajfuno Haiyan

(GMT+08:00) 2013-12-16 15:34:13     Redaktoro:Yu Rongkang

Haiyan, la 30a tajfuno en la jaro 2013, balais Filipinion kaj influis Vjetnamion, la ĉefteron kaj Tajvanon de Ĉinio, kaj pro tio granda nombro da homoj mortis aŭ vundiĝis. Antaŭ Haiyan estis la 12a kaj 29a taifunoj Trami kaj Krosa. Kial tajfuno havas tiel multajn strangajn nomojn? La Monda Meteologia Organizo devas porti la respondecon. Ĝi nomumas tropikajn ciklonojn, inkluzive de tajfuno. Tropikaj ciklonoj inkludas ankaŭ tropikan depreson, tropikan ŝtormon, fortan tropikan ŝtormon, fortan tajfunon kaj superan tajfunon. Tropikaj ciklonoj en nordokcidenta Pacifiko kaj la Suda Ĉina Maro estas nomumataj per azi-stilaj nomoj. De kie venas tiuj nomoj? Ĉiu el 14 landoj kaj regionoj inkluzive de Ĉinio donas 10 nomojn, kaj tiel formiĝas listo de tropikaj ciklonoj. Poste la Monda Meteologia Organizo numeras tropikajn ciklonojn laŭ la tempoj kaj nomumas ilin laŭ ordo de la listo. La 30a tajfuno de la jaro 2013 estis nomumita per la ĉina nomo. La nomoj en la listo estas cirkle uzeblaj. Tamen estas escepto, ke iuj uzitaj por fortaj tajfunoj kun katastrofaj rezultoj estas forstrekitaj de la organizo el la listo kaj anstataŭigitaj per novaj en ĉiujara konferenco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto