Vizitu Forumon

(KS)Okazis la 32a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj

(GMT+08:00) 2013-12-23 16:51:36     Redaktoro:肖恒刚

De la 20a ĝis la 22a de decembro en Pekino okazis la 32a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj. La unua vicprezidanto de ĈEL Guo Xiaoyong, prezidanto de KAEM Wang Ruixiang, vicprezidanto de KAEM Inumaru Fumio, vicprezidanto de TEJO Micheal Boris ĉeestis al la inaŭguro kaj pli ol 60 junuloj el Japanio, Sud-Koreio, Vjetnamio, Italio, Nipolo, Mongolio kaj Ĉinio partoprenis en la Komuna Seminario. La ĉeestantoj diskutos pri kontaktiĝo per la novmedia tekniko. Dum la seminario oni organizis temajn kursojn, lingvan kurson, prezentadon, viziton kaj aliajn programojn por akceli la amikecon.

Komuna Seminario (KS) estas renkontiĝo de aziaj junularoj, kiu unuafoje okazis en la jaro 1982, kaj poste ĝi okazas laŭvice en Koreio, Japanio, Ĉinio kaj Vjetnamio. En la pasintaj 31 jaroj multe da studentoj kaj junuloj en Azio interkontaktiĝis, lernis kaj disvastigis Esperanton okaze de tiu evento, kaj junaj esperantistoj starigis profundan amikecon inter si, kaj prezentis siajn kapablon en organizado kaj propagando de Esperanto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto