Vizitu Forumon

Unuopula Tago en Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-12-23 10:57:28     Redaktoro:Yu Rongkang

La 11a de novembro estas nomata duobla dekunuo. Ĉar la cifero "unu" aperas kvar fojojn, tial oni nomas ĝin Unuopula Tago.

La 11an de novembro 2009 la retejo Taobao de la fama elektronika komerca platformo Alibaba lanĉis grandskalan reklamon de reta aĉetado. Dum 24 horoj la reta aĉetado atingis 100 milionojn da juanoj. De tiam ĉiujare la 11a de novembro estas la tago por reta aĉetado.

Je la nula horo de tiu tago ĉi-jare la retejoj Tmail kaj Taobao denove lanĉis reklamadon, stimulante retan aĉetadon. Nur en la unua minuto la retejoj plenumis 340 mil transakciojn, kaj la komerca sumo kalkuliĝis al 117 milionoj da juanoj. En la 13a horo la komerca sumo atingis 19,1 miliardojn da junoj, egaligante la rekordon kreitan en la 11a de novembro 2012. Fine, la totala vendo dum 24 horoj superis 35 miliardojn da juanoj. Tiu ĉi cifero egalas duonon de la ĉiutaga tutlanda detalado de sociaj konsumaj varoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto