Vizitu Forumon

Fonduo

(GMT+08:00) 2013-12-30 18:19:05     Redaktoro:Yu Rongkang
Decembre de 2013 brita ĉefministro David Cameron vizitis Ĉinion. Dum sia restado en Chengdu, la ĉefurbo de Sichuan-provinco, li iris al restoracio de loka manĝaĵo. Tie li provis faman akragustan fonduon kaj ĝin multe admiris. Fonduo estas tradicia kuiraĵo de Ĉinio kaj havas la historion de preskaŭ 2 000 jaroj. Tradicia fonduo estas bronza aŭ fera ujo, kun vaka bazo entenanta brulaĵon, kaj en la ujo estas akvo kaj speciale kuirita supo. Kutime oni hejtas fonduon per ligna karbo, kaj nuntempe estas elektra aŭ gas-hejta fonduo. La manĝo de fonduo estas tre simpla. La manĝantoj metis tre maldike pecigitan viandon, maran manĝaĵon aŭ legomon en la ujon, kiam bolas la akvo, kaj iom poste oni elprenas ilin kaj trempas ilin en malsamaj spicaĵoj laŭ sia plaĉo. Vintro estas la plej bona sezono por manĝi fonduon. En Ĉinio estas diversaj fonduoj, kaj la plej fama estas la akragusta fonduo en Chongqing.
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto