Vizitu Forumon

Novjara mesaĝo de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping por 2014

(GMT+08:00) 2013-12-31 18:32:06     Redaktoro:Ĝoja


Ĉina Radio Internacia! Karaj aŭskultantoj, bonan novjaron! Ĉe la alveno de la nova jaro 2014, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping adresas, pere de Ĉina Radio Internacia, Ĉina Nacia Radio kaj Ĉina Centra Televidstacio, novjaran mesaĝon, bondezirante feliĉon kaj sanon al ĉiuj popolanoj de la tuta lando, samlandanoj en Honkongo, Makao kaj Tajvano, transmaraj ĉinaj elmigrintoj kaj ĉin-devenuloj, kaj tutmondaj popoloj. Nun bonvolu aŭskulti la plenan tekston de la mesaĝo:

Sinjorinoj, sinjoroj, kamaradoj kaj amikoj:

Al ni baldaŭ venos la jaro 2014 plena de espero.

Ĉe la komenco leviĝas novaj fenomenoj. Ĉi tie mi bondeziras feliĉon al diversnaciecaj popolanoj de la tuta lando, al samlandanoj en Honkonga kaj Makaa Specialaj Administraj Regionoj, al samlandanoj en Tajvano kaj transmaraj ĉinaj elmigrintoj kaj ĉin-devenuloj, kaj al amikoj en ĉiuj landoj kaj regionoj!

Sanon al maljunuloj! Gajon al infanoj! Feliĉon kaj ĉion bonan al ĉiuj familioj!

En tiu ĉi momento de adiaŭo al la malnova jaro kaj bonvenigo al la nova, sennombraj laboristoj, kamparanoj, intelektuloj, oficistoj ankoraŭ sin tenas en sia posteno; ne malmultaj samlandanoj ankoraŭ pene laboras en diversaj lokoj de la mondo por la patrujo; kaj multaj popolaj liberigaj armeanoj kaj policanoj ankoraŭ plenumas sian gloran mision.

Iuj el ili restas malproksime de la patrujo, de siaj parencoj, kaj aliaj ne povas kolektiĝi kun siaj familianoj.

Mi, en la nomo de la patrujo kaj popolo, donas al ili sinceran saluton kaj deziras al ili pacon kaj ĉion glatan!

La jaro 2013 estis eksterordinara por niaj lando kaj popolo. Ni kune venkis diversaspecajn malfacilaĵojn kaj defiojn kaj gajnis novajn elstarajn atingojn.

La atingoj venis malfacile, en kiuj enestas sango kaj ŝvito de ni ĉiuj. Pro tio mi esprimas mian elkoran dankon.

En 2013 ni faris ĝeneralan dispozicion pri ampleksa profundigo de la reformado kaj kune bildigis imponan planon por venonta disvolvo.

En 2014 ni faros novan paŝon sur la vojo de reformado.

Nia fundamenta celo antaŭenpuŝi la reformadon estas igi la landon pli riĉa kaj pli potenca, igi la socion pli justa, kaj igi la popolan vivon pli bela.

Reformado estas granda afero, kiu postulas al ni kunan strebadon. Ni jam kreis sennombrajn brilojn. Mi kredas, ke la ĉina popolo certe kreos novajn brilojn.

En la kosmo senlima flagras steloj.

Pli ol 7 miliardoj da homoj kune vivas sur nia planedo, kiuj nepre devas helpi unu alian, transpasi en sama ŝipo kaj kune sin disvolvi.

La ĉina popolo faras serĉadon por efektivigi la ĉinan revon pri granda reprosperiĝo de la ĉina nacio, kaj ankaŭ deziras, ke diversalandaj popoloj povu realigi sian revon.

Mi sincere esperas, ke ĉiuj popoloj tra la mondo komprenu unu alian en realigo de propraj revoj, donu helpon reciproke kaj klopodu, ke la planedo, sur kiu ni vivas, estu nia komuna bela hejmloko.

La vivo ĉiam plenas de espero. Sukceso ĉiam apartenas al tiuj, kiuj ageme strebas kaj senlace laboras.

Marŝante, ni renkontos diversaspecajn danĝerojn kaj defiojn. Por ke la popolanoj vivu pli feliĉe, ni havos ankoraŭ multajn laborojn por fari.

Ni devu esti modestaj kaj singardaj, penemaj kaj strebemaj, kaj kune komponu novan ĉapitron pri la epoka evoluado de la granda patrujo.

Dankon.

Karaj aŭskultantoj, vi ĵus aŭskultis la novjaran mesaĝon de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping ĉe la sojlo de la nova jaro 2014, pere de Ĉina Radio Internacia, Ĉina Nacia Radio kaj Ĉina Centra Televidstacio. Dankon!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto