Vizitu Forumon

Televida Prezentado de Printempa Festo en Ĉinio

(GMT+08:00) 2014-01-06 10:05:40     Redaktoro:Yu Rongkang

La Printempa Festo estas la plej grava el ĉinaj tradiciaj festoj, ĉar ĝi markas komencon de la nova jaro laŭ la luna kalendaro de Ĉinio. La dato varias inter la dua tagdeko de januaro kaj la unua tagdeko de februaro. Antaŭvespere de la Printempa Festo ĉiuj familianoj rekuniĝas kaj ĝuas abundan festenon. Dum la nokto oni ne dormas, sed intime babilas kaj intergratulas bondezirante bonan komencon en la venonta ĉina novjaro.

La disvastiĝo de televido aldonis al la festo novajn enhavojn. De la jaro 1983 la Ĉina Centra Televido organizas grandiozan prezentadon en antaŭvespero de la Printempa Festo. La prezentado daŭras preskaŭ kvin horojn en granda studio de la televidstacio kaj estas rekte elsendita al la tuta mondo per kelkaj kanaloj. Ĉiujare tiu ĉi spektaklo altiras kelkcent milionojn da spektantoj.

De la lastaj jaroj televida prezentado de la Printempa Festo ne plu apartenas nur al la Ĉina Centra Televido. Nun televidstacioj de pli ol dek provincoj kaj municipoj organizas kaj elsendas siajn vesperkunvenojn antaŭ aŭ post la ĉina novjara tago. Krome, similaj prezentadoj, movbildaj filmoj kaj ludoj por la Printempa Festo aperas ankaŭ en retpaĝaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto