Vizitu Forumon

Fantomo de la Opero prezentiĝas en Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2014-01-10 16:39:13     Redaktoro:Xiong Shan

Antaŭ dek jaroj Ĉinio unuafoje enkondukis la dramon Fantomo de la Opero, kun la celo aprezi operon de Broadway en Ŝanhajo. Ĝi iam estis prezentita sinsekve 100 fojojn en Ŝanhajo, kaj ĉiufoje la teatro estis plena de spektantoj. Tiu dramo estas Fantomo de la Opero. Nun tiu klasika dramo kreita de brita drama majstro Andrew Lloyd Webber refoje prezentiĝas en Ŝanhaja Kultura Placo.

Post 3-jara preparo, finfine prezentiĝas la dramo Fantomo de la Opero. Ĉi-foje ĉi tiu dramo prezentiĝos 64 fojojn en Ŝanhajo. Arthur Masella, vicreĝisoro de la dramo Fantomo de la Opero, rekomendis: "Tiu dramo estas ŝatata de la tuta mondo. Ĝi miksas en si diversajn ludmanierojn kaj havas inspiron. La spektantoj ne nur rigardas la dramon, sed ankaŭ emociiĝas kun la roloj de la dramo. Prezentiĝas antaŭ vi tute originala opero de Broadway en Ŝanhajo."

Fantomo de la Opero rakontas la amon inter bela kantistino Christine kaj iu mistera persono, kiu vivas sub la Pariza Teatro. Kvankam li denaske havas misforman vizaĝon, tamen li estas tre talenta en opero. En la operaĵo Brad Little ludas la ĉefan rolon kaj Claire Lyon ludas la ĉefan rolinon. Zhang Jie, direktoro de Ŝanhaja Kultura Placo, diris: "La dramo Fantomo de la Opero estas klasika. Ne nur en flankoj de sceneja arto, kostumo, sed ankaŭ de ludantoj, ĝi estas unuaklasa."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto