Vizitu Forumon

Brita viro ok fojojn edziĝinta

(GMT+08:00) 2014-01-13 11:34:20     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 2a de januaro, 65-jara Ron Sheppard estas brita viro plej multe da fojoj edziĝinta en sia lando; li jam edziĝis ok fojojn kaj nomas sin "reĝo de edziĝoringo".

La oka edzino de Sheppard estas Weng Platino el Filipinioj. Platino nun aĝas 35 jarojn kaj kunvivis kun Sheppard jam naŭ jarojn. Sheppard diris, ke Platino estas lia lasta edzino --- la vera amo, kiun li trovis post 47 jaroj da serĉado.

En 1966 Sheppard havis sian unuan edzecon, tiam li estis 19-jara; lia unua edzino nomiĝas Margaret. Post du jaroj, kiam ili havis tri infanojn, ili disiĝis. Sheppard en la jaro 1973 edziĝis kun Jeanette, sed la geedzeco daŭris nur unu jaron. En 1976 li edzinigis al si fraŭlinon Lesley kaj naskigis du idojn, kaj en la jaro 1981 ili adiaŭis unu la alian. En 1982 al li venis Kathy, kaj la geedzeco pluvivis kvar jarojn; ili havas unu filinon.

En 1986 Sheppard prenis la manon de Sue, kiu naskis du filojn; sed en 1997 finiĝis la duopeco. En la sama jaro li alvenigis al si singapuran virinon Usha, kaj kvar jarojn poste disiĝo ilin trovis. En 2003 bangladeŝa virino Wan edziniĝis al li, kaj post ok monatoj ŝi revenis al sia lando. En 2004 Sheppard edziĝis kun la nuna edzino Platino.

Dum la 47 jaroj da sia edzeca vivo Sheppard havas ok infanojn, dek tri genepojn, kaj kvar pragenepojn.

Sheppard verkis libron pri sia vivo. La libro sin titolas "Reĝo de Edziĝoringo". Li diris, ke en la antaŭaj sep edzecaj vivoj li neniam sentis veran amon; sed lastafoje li trovis ĝin. Sheppard kaj Platino konatiĝis en la interreto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto