Vizitu Forumon

Listo de tradiciaj vilaĝoj en Ĉinio

(GMT+08:00) 2014-01-13 20:30:48     Redaktoro:Yu Rongkang

En aprilo de 2012 la ĉina registaro komencis la esploron de tradiciaj vilaĝoj en la tuta lando. Dum unu jaro preskaŭ 20 mil vilaĝoj petis enlistiĝon. Fine 1 561 el ili estis enskribitaj en la liston de tradiciaj vilaĝoj de Ĉinio.

Ĉiu vilaĝo rajtas peti enlistiĝon, tamen nur tiuj aprobitaj de specialistoj post juĝado estas enlistigitaj. La juĝado koncernas arkitekturon, situon, aranĝon kaj kulturajn heredaĵojn.

Pro rapida urbanizo multaj vilaĝoj estas kunigitaj, kaj iuj estas translokitaj. Laŭ donitaĵoj, la nombro de naturaj vilaĝoj en Ĉinio malpliiĝis de 3,63 milionoj ĝis 2,71 milionoj dum la periodo de 2000 ĝis 2010. Tio estis, ke ĉiutage malaperis pli ol 200 vilaĝoj.

Por protekti tradician kulturon kaj savi valorajn tradiciajn vilaĝojn, la registaro komencis ĉi-rilatan esploron. Ĝi ellaboras politikon de mez- kaj long-perioda protekto por certigi, ke la kulturo de tradiciaj vilaĝoj estu bone protektata sub la premiso plibonigi vivkondiĉojn de la vilaĝanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto