|
|
||
En la 24a de novembro 2013 pli ol 1,5 milionoj da ĉinoj prezentiĝis al la ekzameno por esti registaraj funkciuloj. Averaĝe, preskaŭ 80 ekzamenatoj konkuris pri unu posteno, kaj por la plej preferata posteno rivalis eĉ 7 000 personoj.
La ekzameno estas tre rigora, kaj nur tre malmultaj estas akceptitaj. Kutime la postenoj de registaraj funkciuloj postulas la altan edukitecon de bakalaŭro kaj eĉ de magistreco. Krome, la ekzamenatoj devas bone posedi la anglan lingvon kaj sciojn de komputado.
La nacia ekzameno okazis la unuan fojon en 1994, kaj preskaŭ 4 400 homoj prezentiĝis al la ekzameno. Ĝenerale, jaro post jaro kreskas la nombro de la ekzamenatoj. Dum 20 jaroj inter 1994 kaj 2014 la nombro 345-obliĝis.
Oni atribuas la grandan entuziasmon unue al la justa, senpartia kaj travidebla principo de la ekzameno kaj due al la avantaĝo de registaraj funkciuloj kun relative altaj socia statuso kaj salajro.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |