Vizitu Forumon

La ĉina ekonomio kreskis je 7,7% en 2013

(GMT+08:00) 2014-01-23 16:55:23     Redaktoro:Lina

Laŭ la plej nova statistiko, la malneta enlanda produkto de Ĉinio en 2013 superis 56 800 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 7,7% ol en 2012.

La statistiko proksimiĝis al la antaŭa analizo de la merkataj institucioj. Post publikigo de la statistiko, iuj analizistoj estas optimismaj. Ili opinias, ke ne pluiĝis la ekonomia malrapidiĝo. Krome, neregistara investa sumo okupis 63% de la totala fiksa investo, kaj la tria industrio okupis 46,1% de la malneta enlanda produkto, unuafoje pli multe ol la dua industrio.

Ekonomikisto Lu Zhengwei montris, ke la nova centra registaro metas fokuson al la ekonomia reguligado kaj reformado, malsaman ol la antaŭa fiska stimulado.

En 2013, la centra registaro agis por aktivigi la merkaton kaj stimuli la neregistaran investon. Krom investo, la totala sumo de la ĉina importado kaj eksportado unuafoje superis 4 000 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la totala sumo de la pordetala vendado de konsumaĵoj superis 2,3 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 13,1% ol en 2012. Ĉina oficisto Ma Jiantang opinias, ke en la estonteco stabile kaj rapide pliiĝos konsumado.

Li diris: "En 2013, stabile kaj rapide multiĝis la enspezo de urbaj kaj kamparaj loĝantoj. Tio metis bonan bazon por pliiĝanta konsumado en 2014. Samtempe, oni povas vidi, ke prosperas konsumado en la interreto, kaj rapide plu evoluas la serva industrio. Mi kredas, ke konsumado en 2014 plue stabile pliiĝos."

Ĉina oficisto Ma Jiantang opinias, ke la ĉina ekonomio en 2014 ĝenerale relative rapide kreskos. Li montris, ke urbanizo, industriigo, informadiko kaj agrikultura modernigo plue akcelataj de la ĉina registaro estigos grandan investan postuladon kaj konsuman postuladon. Tio akcelos evoluon de la ĉina ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto