Vizitu Forumon

Glacia kaj Neĝa Festivalo

(GMT+08:00) 2014-01-27 16:32:31     Redaktoro:Yu Rongkang

La Glacia kaj Neĝa Festivalo de Changchun 2014 inaŭguriĝis la 17an de decembro 2013 kaj daŭros du monatojn. Dum la festivalo okazas glaci-neĝaj konkursoj, kulturaj aranĝoj kaj komercaj aktivaĵoj en la urbo Changchun. Laŭ prognozo, la festivalo altiros preskaŭ 10 milionojn da enlandaj kaj eksterlandaj vizitantoj.

Krom la Glacia kaj Neĝa Festivalo de Changchun, ĉiujare okazas glacia kaj neĝa festivalo ankaŭ en Harbino, Shenyang, Yanji kaj aliaj lokoj en nordorienta Ĉinio. Pro senĉesa multiĝo de vojaĝantoj vintra turismo jam fariĝis la loka kultura ikono en nordorienta Ĉinio. La Glacia kaj Neĝa Festivalo de Changchun okazis la unuan fojon en 1998, kaj ĝis la fino de 2012 ĝi altiris entute 68 milionojn da enlandaj kaj eksterlandaj vizitantoj, kaj la turisma enspezo kalkuliĝis al pli ol 61 miliardoj da juanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto