Vizitu Forumon

Publikaj Bicikloj

(GMT+08:00) 2014-02-10 14:33:51     Redaktoro:Yu Rongkang

En Ĉinio pluraj urboj komencis la servon de publikaj bicikloj por mildigi la premon de publika transportado. Ĝenerale stacioj de publikaj bicikloj troviĝas apud metrostacioj aŭ en loĝkvartaloj, kaj ĉiu havas 30 biciklojn. Ĉiu biciklo estas provizita per speciala ŝlosilo kaj elektronika legilo de lu-informoj. Frapinte karton de integra cirkvito sur la elektronika legilo, la luanto tuj ricevas biciklon aŭtomate malŝlositan. Tiuj stacioj konsistigas la reton de publikaj bicikloj. La luantoj povas redoni la biciklojn al iu ajn stacio per karto de integra cirkvito.

Pekino komencis la servon de publikaj bicikloj en 2012 kaj jam starigis pli ol 500 staciojn kun preskaŭ 25 mil bicikloj ĝis la fino de 2013. La pekina magistrato proponas senpagan aŭ malaltprezan servon por instigi pli da homoj uzi la publikajn biciklojn. La lupreno estas senpaga por la unua horo, kaj poste la luantoj pagas nur unu juanon por ĉiu horo kaj tiel maksimume 10 juanojn en ĉiu tago.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto