Vizitu Forumon

Gravurpresado

(GMT+08:00) 2014-02-17 18:26:27     Redaktoro:Yu Rongkang

En Pekino estas la gravurpresaĵa muzeo Wenjin. Ĝi ekspozicias historiajn restaĵojn rilatajn al gravurpresado kaj ankaŭ faras fadenbinditajn librojn per tradicia teknologia procezo.

Presarto, unu el la kvar inventaĵoj de Ĉinio, estas bazita sur gravurpresado kaj havas la historion de pli ol mil jaroj. En septembro de 2009 gravurpresado estis enlistigita kiel nemateria kultura heredaĵo de la mondo.

Laŭ historiaj dokumentoj oni povas dedukti, ke prospero de budaismo kaj efektivigo de la sistemo de imperiaj ekzamenoj forte akcelis disvolvadon de gravurpresado. Tiam manskribitaj ekzempleroj ne povis kontentigi la postuladon de legantoj, tial naskiĝis la arto de gravurpresado por pogranda eldonado de libroj.

La teknologia procezo de gravurpresado konsistas el du partoj. La unua estas kliŝofarado. Oni skribas tekston sur tre maldikan kaj travideblan paperon kaj algluas la ink-havan flankon al ebenigita ligna tabulo, kaj poste oni forĉizas la blankon, kaj tiel estiĝas la kliŝo. Poste oni ŝmiras la kliŝon per inko kaj kopias la surskribojn per brosado al la papero metita sur la kliŝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto