Vizitu Forumon

Altrapida Fervojo

(GMT+08:00) 2014-02-24 08:36:27     Redaktoro:Yu Rongkang
Ĉefparto de la dua-perioda konstruo de la altrapida fervojlinio inter Ankaro kaj Istanbulo kompletiĝis en januaro de 2014. Tio markis, ke komenciĝis la retrokalkulo de inaŭguro de tiu fervojlinio konstruata de la Ĉina Fervoj-Konstrua Korporacio.

La dua-perioda konstruo de la fervojlinio, longa je 158 kilometroj, estas dezajnita por maksimuma rapido de 250 kilometroj, kaj la sumo de kontrakto por la fervoja konstruado kalkuliĝis al 1,27 miliardoj da usonaj dolaroj. La Ĉina Fervoj-Konstrua Korporacio akiris la adjudikon kaj konstruas la fervojlinion tute laŭ teknikaj normoj de Eŭropo. Tio estis la unua kontrakto de fervoja konstruo, akirita de ĉina kompanio en Eŭropo, kaj ankaŭ la plej granda el la konstru-kunlaboraj programoj de Ĉinio kaj Turkio en la pasintaj 40 jaroj post la starigo de la duflankaj diplomatiaj rilatoj.

Konstruado de altrapida fervojo en Ĉinio havas dekjaran historion, kaj nun Ĉinio gvidas la mondon en konstruado de altrapida fervojo.

En la 1a de januaro 2014 la kompanio Sifang sub la Ĉina Suda Lokomotiva kaj Veturila Korporacio kompletigis la unuan interurban vagonaron, eksportotan al Argentino. En la lasta jaro la kompanio Sifang dufoje subskribis kun Argentino kontraktojn pri vendo de 709 vagonoj kun la valoro de miliardo da usonaj dolaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto