Vizitu Forumon

Brita socio povas esti dividita en 7 tavolojn

(GMT+08:00) 2014-02-28 14:56:33     Redaktoro:Lina

Ĉina Radio Internacia! Saluton, karaj amikoj! Hodiaŭ ni babilos pri tio, ke laŭ enketo la brita socio povas esti dividita en 7 tavolojn.

Granda enketo, farita de Brita Brodkasta Korporacio, manifestas, ke la nuna brita socio povas esti dividita en 7 tavolojn laŭ riĉeco, eduknivelo kaj hobioj.

Ekde la jaro 2011 Brita Brodkasta Korporacio faris al 160 000 homoj ĝis nun plej grandan enketon pri tavolodividado en Britio. Blankuloj estas 90% de la enketitoj, kies meza aĝo estas 35 jaroj.

La enketo dividis la britan socion en 7 tavolojn laŭ kriterioj de enspezo, domvaloro, konsisto de socia cirklo kaj hobioj.

La unuan tavolon okupas elitoj, plej riĉaj kun plej alta socia pozicio, kies ekonomia kapitalo kaj socia kapitalo multe superas la ceterajn 6 tavolojn. La tavolo kun la meza aĝo de 57 jaroj okupas 6% de la tuta populacio de Britio.

La duan tavolon okupas la meza klaso de bone konataj familioj kun sufiĉe abundaj ekonomia, socia kaj kultura kapitaloj. La tavolo kun la averaĝa aĝo de 46 jaroj okupas 25% de la tuta populacio.

La trian tavolon okupas la meza klaso bazita de teknologio, nome, nove leviĝanta klaso kun relative abunda ekonomia kapitalo kaj samtempe relative neabundaj socia kaj kultura kapitaloj.. La tria tavolo kun la meza aĝo de 56 jaroj okupas 6% de la tuta populacio de Britio.

Al la kvara tavolo apartenas novtipaj riĉaj laboruloj. La juna, socie kaj kulture aktiva tavolo kun la averaĝa aĝo de 44 jaroj okupas 15% de la tuta populacio.

Al la kvina tavolo apartenas tradiciaj laboruloj, kiuj posedas proprajn domojn. La tavolo kun la meza aĝo de 66 jaroj okupas 14% de la tuta populacio.

Al la sesa tavolo apartenas laboruloj de novaj servoindustrioj. Tiaj laboruloj, kun nemulta ekonomia kapitalo sed kun iagrade multaj kultura kaj socia kapitaloj, plejparte loĝas en antaŭurboj. La tavolo kun la meza aĝo de 34 jaroj okupas 19% de la tuta populacio.

Al la sepa tavolo apartenas nestabilaj proletoj, kun la meza aĝo de 55 jaroj. La plej malriĉa tavolo kun la plej malmultaj diversspecaj kapitaloj okupas 15% de la tuta populacio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto