Vizitu Forumon

En Kurso de Minosun --- Yu'ebao

(GMT+08:00) 2014-03-03 09:44:17     Redaktoro:Xiong Linping


P: Mi, Pluveta, salutas vin, karaj geamikoj.

M: Minosun vin salutas.

P: Minosun, en vintra mateno ellitiĝo por mi estas tre malfacila afero. Sed nun la stato jam ŝanĝiĝis.

M: Ho, kia granda sorĉo kaŭzis la ŝanĝiĝon? Kio do ĝi estas? Bonvolu diri, Pluveta!

P: Estas mia profito en Yu'ebao! Ĉiumatene, antaŭ ellitiĝo, kun granda senpacienco mi rigardas en mia poŝtelefono, kiom da profito mi hodiaŭ havas en mia Yu'ebao.

M: Haha, estas profito. Profito vere estas granda sorĉo! En Ĉinio nun ege furoras Yu'ebao. Ĝis nun jam ekzistas pli ol 40 milionoj da uzantoj, kiuj uzas Yu'ebao por sin profitigi. Hodiaŭ, En Kurso de Minosun, ni parolos pri la servo Yu'ebao.

Kunsone: La 13an de junio 2013 la servo Yu'ebao oficiale aliĝis al reto. Yu'ebao estas tutnova valor-aldona servo por konta restaĵo, lanĉita de Alipay, la triapartia pagilo enlande avantaĝa. Ĝi strebas al livero de "simpla, sekura, rapida" enret-pago por la ĉina elektronika komercado. Per Yu'ebao uzantoj de la retejo Alipay povas rekte aĉeti fonduson kaj aliajn financajn produktojn, ricevante relative altan profiton; kaj cetere, iam ajn oni povas uzi monon en Yu'ebao por fari aĉeton, ĝiron kaj ion similan en reto. El mono deponanta en Alipay uzantoj akiras al si ne nur "investan profiton", sed ankaŭ interezon pli altan ol tiu de kuranta depono en banko.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto