Vizitu Forumon

Ĉina Operacia Sistemo

(GMT+08:00) 2014-03-03 20:03:54     Redaktoro:Yu Rongkang

Januare de 2014 Ĉinio publikigis la operacian sistemon COS (China Operating Systerm). Ĝi estas elfarita de du ĉinaj kompanioj kaj uzebla por persona komputilo, intelekta poŝtelefono, kabltelevida kontrol-skatolo kaj intelektaj hejmaj elektraj aparatoj. Poŝtelefonoj funkciigataj per la Ĉina Operacia Sistemo jam estis provitaj de tri ĉefaj komunikaj kompanioj de Ĉinio kaj estos vendataj espereble en la dua duono de la kuranta jaro.

En la lastaj jaroj Ĉinio elfaris multajn produktojn kun memstara intelekta prorieto, kaj tiuj produktoj estas strikte ligitaj kun la ĉiutaga vivo de homoj.

Decembre de 2013 la dudimensia kodo sendepende farita de Ĉinio mem estis publikigita por efektiva uzado. La ĉina dudimensia kodo kun la avantaĝoj de rapida identigo, granda vastigebleco kaj forta kapablo en kodado de ĉinaj ideogramoj povas enteni informojn de pli ol 2 000 ideogramoj kaj bone plenumas la naciajn normojn de inform-kodado de ĉinaj ideogramoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto