Vizitu Forumon

Fari la novan regionon de Lanzhou ponto inter Azio kaj Eŭropo

(GMT+08:00) 2014-03-07 14:57:47     Redaktoro:Xiong Shan

La urbo Lanzhou, la provinco Gansu, troviĝas en la centro de Ĉinio kaj estas grava sur la Silka Vojo. En Gansu-provinca Kunsido de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, la Revolucia Komitato de la Ĉina Kuomingtango de Gansu proponis plivastigi la cirkuladan kanalon de ekonomio kaj komerco per la strategia platformo, en kiu oni konstruas novan regionon en Lanzhou.

La propono diras, ke oni rigardas la novan regionon de Lanzhou kiel komencan punkton de la strategio pri okcidenta antaŭeniro, ĉar oni tie konstruos gravajn terhavenon, fervojan transportadan centron kaj internacian aerhavenon en okcident-norda Ĉinio, plivastigos la cirkuladan kanalon de ekonomio kaj komerco kaj disvolvos novan sistemon de la ekonomio de okcident-norda Ĉinio. Kiam la kondiĉo permesas, laŭ la modelo de la libera komerca zono inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorientaziaj Landoj, oni konstruos liberan komercan zonon inter Ĉinio kaj Centra Azio, kaj fine la modelo aplikiĝos en la landoj Rusio, Pakistano, Hindio, ktp.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto