Vizitu Forumon

Ĉinio estas optimisma pri sia eksterlanda komerco

(GMT+08:00) 2014-03-07 14:32:18     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede ĉina komerca ministro Gao Hucheng diris en gazetara konferenco kadre de la 2a Sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso, ke Ĉinio estas memfida pri atingo de la celo de 7,5-procenta kresko en la eksterlanda komerco en la kuranta jaro.

Gao diris, ke laŭ la internacia postulado, la monda ekonomio ĉi-jare tendencas plu al reprosperiĝo; la postulado malrapide kreskos precipe pro la ekonomia prosperiĝo de evoluintaj landoj, kaj tio iagrade helpos la eksporton de Ĉinio. Kvankam la kresko de emerĝantaj ekonomioj malrapidiĝas, tamen ilia fundamento restas bona, tial ili havas la kapablon venki nunajn malfacilojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto