Vizitu Forumon

Ĉinio atendas "duan sezonon" de ekonomia miraklo

(GMT+08:00) 2014-03-07 14:33:18     Redaktoro:Yu Rongkang

En la pasintaj pli ol 30 jaroj la ĉina ekonomio rapide kreskis averaĝe je 10% kaj kreis miraklon de la monda ekonomia historio. Sed pasintjare la kresko falis ĝis la plej malata nivelo de la lastaj 14 jaroj pro ŝrumpado de avantaĝoj en la tradicia manufakturado, ŝanĝiĝo de la transmara merkato kaj granda premo de resursoj kaj medio, kaj tio kaŭzis maltrankvilon de transmaraj investantoj. Ĉina ĉefministro Li Keqiang emfazis merkrede en sia unua raporto pri registaraj laboroj, ke Ĉinio devas preni trarompon en reformado kiel la movforton kreskigi la ekonomion.

Kvankam la ĉina registaro asertis, ke la ekonomia kresko malrapidiĝis pro reguligo, tamen sendube la ĉina ekonomio vere renkontis malfacilojn. Estas ne daŭrigebla la maniero, kiu tro multe dependas de investoj de la registaro kaj kresko de la eksporto. Bobelo de la bienaĵa merkato, riskoj de ŝuldoj de lokaj registaroj, superabundo de produktkapablo kaj similaj problemoj minacas la ekonomian sanon. Trovi novan movforton por la ekonomia kresko ludos gravan rolon por daŭrigi la ekonomian miraklon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto