Ĉina eksterafera ministro Wang Yi diris en gazetara konferenco de la 2a sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, kiu okazas en antaŭtagmezo de la 8-a de marto, ke en mateno ni ricevis iun maltrankvilan informon, t.e. iu malajzia pasaĝeraviadilo perdis kontakton kun la tero dum flugado al Ĉinio. Ni deziras, ke ĉiuj estu sekuraj. Ĉinaj Ministerio pri Eksteraj Aferoj, Ambasadorejoj en Malajzio kaj Vjetnamio jam starigis urĝan mekanismon kaj plenforte faras enketon. Ni akurate sciigos koncernan informon al la publiko.