Vizitu Forumon

En Kurso de Minosun - Iom pri la Du Sesioj

(GMT+08:00) 2014-03-10 16:55:44     Redaktoro:Xiong Linping

P: Saluton, karaj aŭkultantoj-amikoj! Mi estas Pluveto.

M: Saluton! Mi estas Minosun.

P: La du sesioj, ĉiujare sin aperigantaj je unu fojo, nun okazas en Pekino. Oni povas diri, ke tiuj sesioj estas la plej atentataj de ĉiuj loĝantoj en la lando, de la plej alta tavolo ĝis la plej malalta. Kio tamen estas la du sesioj?

M: "La du sesioj" estas nomoj mallongigitaj. Iliaj plenampleksaj nomoj prezentiĝas kiel "la Sesio de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio" kaj "la Sesio de la Nacia Komitato de la Popola Politika Konsultiĝa Konferenco de Ĉinio". En la hodiaŭa programero "En Kurso de Minosun" ni parolos pri la du sesioj.

Kunsone: La du sesioj, ekde la jaro 1978, estas mallongigo de "la Sesio de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio" kaj "la Sesio de la Nacia Komitato de la Popola Politika Konsultiĝa Konferenco de Ĉinio". Ili okazas en preskaŭ sama tempo. Laŭ preskribo de la ĉina konstitucio, la signifo de la du sesioj kuŝas en tio, ke la deputitoj kaj komitatanoj dum la daŭro de la du sesioj, en la nomo de la elektantoj kaj kun iliaj interesoj, proponas sian opinion kaj postulon al respondaj sekcioj de la registaro. Kaj cetere, al la diversnivelaj lokoj (ekz. provincoj) en la lando ankaŭ okazas du sesioj, tamen ĝenerale pli fruaj ol la tutlandaj du sesioj. Ĉar la lokaj du sesioj povas prepari ion utilan por la tutlandaj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto