|
|
||
La japana Festo de Filinoj datiĝas jam de la 8a jarcento. Kobayashi, direktoro de la sanktejo Tomisaki en Katsuura, priparolis la tradicion de la festo:
"La Festo de Filinoj, ekde la 3a de marto ĉiujare, estas tagoj, en kiuj gepatroj preĝas por siaj filinoj, por ke ili havu bonan sorton. Ĝi datiĝas de la epoko Heian. En tiu tempo oni metis pupojn faritajn el pajloj en riveron, ke ili forfluu kune kun la akvo, --- ĉar, laŭdire, tiuj pupoj enportis malbonajn spiritojn.
Jam de multaj jaroj la urbo Katsuura komencis kolekti pupojn el diversaj lokoj en Japanio por la Festo de Filinoj. En la lastaj dekkelkaj jaroj la urba konsilantaro kunlaboras kun lokaj societoj en la festo, por kiel eble plej multe montri pupojn.
Tradicie la plejparto de la pupoj ordinare surmetiĝas sur la kvina ŝtupo aŭ la sepa, sed nun la pupoj estas tro multaj en la urbo Katsuura, ke nur ĉe iu sanktejo la pupoj jam plene kovras ĉiujn sesdek ŝtupojn.
En dek ĝis dek kvin tagoj dum la Festo de Filinoj la urbo Katsuura, kiu havas nur 20 mil loĝantojn, altiras al si 200 mil ĝis 300 mil turistojn.
Laŭkutime, antaŭ la finiĝo de marto, ĉiuj pupoj eksponitaj devas esti zorgeme rezervitaj, ĉar se, laŭ legendo, oni ne rezervus la pupojn antaŭ marto, la estonta edziniĝo estos influita. La pupoj tre atente konservataj estos uzataj en la sekvanta jaro, kaj ili estas heredataj generacion post generacio.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |