Vizitu Forumon

Yao kaj Shun

(GMT+08:00) 2014-03-21 14:16:38     Redaktoro:Xiong Shan

Antaŭ ĉirkaŭ 4 000 jaroj en la procezo de formiĝo de la antikva ĉina nacio aperis kelkaj eminentaj personoj, kiaj Yao, Shun kaj Yu.

Laŭ legendo Yao estis posteulo de Huangdi, prapatro de la ĉina nacio. Li estis saĝa, bonfarema, kaj respektata de popolanoj. Estante 16-jara, li estis elektita kiel ĉefo de la federacio de triboj. Post sia surtroniĝo Yao oficistigis virtulojn kaj talentulojn. Li unuigis la popolanojn kaj premiis oficistojn laŭ iliaj meritoj. Samtempe li atentis la rilatojn inter diversaj triboj, por ke la popolanoj kune vivu harmonie.

Laŭ legendo en la periodo de Yao oni unuafoje ellaboris kalendaron. Tial la popolanoj povis entrepreni produktadon laŭ la kalendaro. Antikvuloj prenis la periodon de Yao kiel epokon, en kiu la agrikulturo altarapide progresis.

Laŭ legendo la periodo de Yao ankaŭ estis tempo de diluvoj, kiuj inundis grenajn plantaĵojn kaj detruis loĝdomojn. Yao ege atentis pri tio kaj venigis tribestrojn por fari interkonsiliĝadon. La tribestroj rekomendis Gun por plenumi la taskon de diluv-regado. Yao do ordonis al Gun, ke li faru la diluv-regadon.

Yao restis sur la trono dum 70 jaroj. Tiam li sentis, ke estas necese elekti iun, kiu prenos lian tronon. Li do petis, ke ĉiuj tribestroj rekomendu adekvatan kandidaton. La tribestroj rekomendis Shun, kiu, laŭ ili, estas tre virta homo kaj bone traktas la rilatojn inter familianoj. Yao do decidis lin kontroli.

Yao edzinigis siajn du filinojn Ehuang kaj Nvying al Shun por vidi, ĉu Shun povu bone administri la familion.

Yao sendis Shun instrui kvin virtojn, nome patra justeco, patrina kompatemo, fratega amikeco, frateta respektemo kaj fila sindonemo, al regatoj, ke ili volonte obeu tiujn virtojn. Yao ankaŭ rajtigis al Shun, ke li administru la oficistojn kaj traktu politikajn aferojn. Fine Yao ordonis, ke Shun sola iru al arbaro por ricevi elprovadon de la naturo.

Post 3-jara kontrolado, Yao decidis cedi la tronon al Shun.

Shun ege atentis pri disvolvo de produktado. En la periodo de Shun la agrikultura teknikado kaj industria teknikado rapide progresis. La popolanoj ekhavis riĉan vivon kaj ne suferis pezan laboron, nek estis punataj pro kritiko al ŝtataj aferoj. Ili ĉiuj respektis kaj subtenis Shun. La periodo de Shun ja estis epoko, kiam pompas politiko, produktado kaj arto. Poste Shun cedis sian tronon al Yu, kiu gajnis grandajn meritojn en diluv-regado.

La sublimaj virtoj de Yao kaj Shun estas laŭdataj kaj rakontataj de generacio al generacio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto