Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto eksplikis rimedon de Ĉinio pri nuklea sekureco

(GMT+08:00) 2014-03-25 09:50:33     Redaktoro:Shanshan

Lunde en Hago, Nederlando okazis la Tria Pintkonferenco pri Nuklea Sekureco. Ĉina prezidanto Xi Jinping eksplikis rimedon de Ĉinio pri nuklea sekureco, alvokante tutmondan kunlaboron por longedaŭra sekureco kaj disvolviĝo de nuklea energio.

Ŝtatgvidantoj aŭ reprezentantoj de 53 landoj kaj respondeculoj de internaciaj organizoj ĉeestis la konferencon kun la ĉeftemo "plifortigi nuklean sekurecon, gardi kontraŭ nuklea terorismo". Nederlanda ĉefministro Mark Rutte prezidis la konferencon, kaj prezidanto Xi la unua invitite faris parolon.

Xi Jinping diris, ke por pli bone utiligi nuklean energion kaj realigi pli grandan disvolviĝon, la homaro devas bone pritrakti defiojn de nuklea sekureco kaj bone protekti nukleajn materialojn kaj instalaĵojn; fortigi nuklean sekurecon estas longa procezo; oni devas persisti en racia, harmonia kaj kunantaŭeniga ideo pri nuklea energio kaj meti nuklean sekurecon sur la vojon de sana kaj longedaŭra disvolviĝo.

Li proponis: "Unue, oni donu egalan gravecon al disvolvado kaj sekureco kaj disvolvu nuklean energion sub la premiso de sendanĝereco. Due, oni donu egalan gravecon al rajtoj kaj devoj kaj antaŭenpuŝu la internacian procezon de nuklea sekureco sur la bazo de respekto al rajtoj kaj interesoj de ĉiuj landoj. Trie, oni emfazu egalan gravecon de memstareco kaj kunlaboro kaj serĉi ĝeneralan sekurecon laŭ la vojo de reciproka profito kaj kuna gajno. Kaj kvare, oni traktu la demandon, esplorante kaj ĝian kaŭzon kaj ĝiajn simptomojn, kaj klopodu por nuklea sekureco, kun la celo forigi radikojn de danĝero.

Li akcentis, ke en la pasintaj pli ol 50 jaroj, Ĉinio havis bonan registron de nuklea sekureco; ĝi ĉiuflanke kontrolis siajn nukleajn instalaĵojn kaj senĉese plibonigis sian leĝsistemon pri nuklea sekureco; krome, ĝi ĉiam pozitive agas por akceli internacian kunlaboron pri nuklea sekureco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto