Vizitu Forumon

Xi Jinping komencis ŝtataferan viziton al Francio

(GMT+08:00) 2014-03-26 10:05:26     Redaktoro:Shanshan

La 25an de marto ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping atingis Lionon kaj komencis la ŝtataferan viziton al Francio.

Je la 6a horo kaj 40 minutoj posttagmeze de la 25a de marto, la speciala aviadilo de Xi Jinping atingis la flughavenon de Liono. Franca ministro pri eksterlandaj aferoj Laurent Fabius akceptis prezidanton Xi Jinping kaj lian edzinon Peng Liyuan, sendite de franca prezidento Francois Hollande.

Francio estas la dua stacio de la ĉi-foja eŭropa vojaĝo de Xi Jinping. Dum la restado en Francio li vizitos la ĉefstabejon de Unesko en Parizo. Post Francio, Xi Jinping faros ŝtataferan viziton al Germanio kaj Belgio, kaj vizitos la ĉefstabejon de EU.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto