Vizitu Forumon

Ŝtatgvidantoj de Usono, Japanio kaj Sud-koreio intervidiĝis en Hago

(GMT+08:00) 2014-03-26 12:31:44     Redaktoro:Shanshan

La 25an de marto en Hago, Nederlando, renkontiĝis usona prezidento Barack Obama, japana ĉefministro Shinzo Abe kaj sudkorea prezidento Park Geun-hye, kiuj partoprenis en la Tria Pintkonferenco pri Nuklea Sekureco. Ili konsentis plifortigi tri-flankajn kunlaborojn inkluzive de komuna militekzercado, kontraŭmisila defendo kaj aliaj militaj aferoj por kune trakti la nuklean minacon de la korea duoninsulo.

Barack Obama diris post la renkontiĝo, ke en la pasintaj 5 jaroj la striktaj kunlaboroj inter Usono, Japanio kaj Sud-Koreio montras fortan signalon al Nord-Koreio, ke ĉia provoko kaj minaco de ĝi ricevos komunan reagon de la tri flankoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto