Vizitu Forumon

Xi Jinping renkontiĝis kun germana prezidento

(GMT+08:00) 2014-03-29 11:46:51     Redaktoro:肖恒刚
Vendrede en Berlino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun germana prezidento Joachim Gaŭck. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio kaj pri aliaj komune atentataj demandoj.

Xi Jinping diris, ke post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio, la dulandaj gvidantoj kaptis ĝustan direkton de la disvolvado de la rilatoj kaj ĉiam konstruis la komunumon de interesoj laŭ strategia kaj longtempa vido kaj konforme al bazaj interesoj de la dulandaj popoloj. La kunlaboro disvolviĝis de malgranda skalo ĝis la nuna granda amplekso. Altranguloj de la du landoj havis striktajn kontaktojn, kaj la du landoj jam starigis dekojn da longperiodaj mekanismoj de dialogo kaj interŝanĝo. Tio ludas gravan rolon por reciproka kompreno kaj kunlaboro.

Gauck diris, ke Ĉinio estas granda lando. En la pasinteco ĝi suferis malfacilaĵojn kaj invadon. Hodiaŭ la ĉina popolo estas riĉa kaj la lando profunde ŝanĝas la mondon. Germanio admiras la grandajn atingojn de Ĉinio kaj atentas pri la ĉina revo. Ĝi deziras al Ĉinio reformadon, novigon kaj senĉesan disvolviĝon, kaj kredas, ke Ĉinio certe atingos pli grandan sukceson.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto