Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Germanio deklaris starigon de ampleksa strategia partnereco

(GMT+08:00) 2014-03-29 12:37:24     Redaktoro:肖恒刚
Vendrede en Berlino ĉina prezidento Xi Jinping intertraktis kun germana ĉefministro Angele Merkel. Ili interŝanĝis opiniojn pri gravaj tutmondaj kaj regionaj problemoj kaj atingis komunan konsenton. La du flankoj decidis promocii la dulandajn rilatojn ĝis la ampleksan strategian partnerecon. Tio difinis direkton por plua disvolvado de la rilatoj inter la du landoj.

Xi montris, ke la venontaj jaroj estas ŝlosilaj por reformado kaj disvolvo de Ĉinio kaj Germanio kaj ankaŭ por komuna kresko kaj progreso de la du landoj. Ĉinio kaj Germanio estas partneroj ne nur en ekonomio, sed ankaŭ en politiko kaj strategia kunlaboro. Ĉinio kaj Germanio decidis establi ampleksan strategian partnerecon kaj difini long- kaj mezlong-periodan agplanon, tio estas granda rimedo. Ĉinio volas kun Germanio kune plani kunlaboron en diversaj kampoj kaj krei brilan estontecon de la dulandaj rilatoj, per la diligenta kaj noviga spirito.

Merkel diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio daŭre disvolviĝas sur alta nivelo, interŝanĝoj kaj dialogoj en diversaj kampoj kaj sur malsamaj niveloj viglas, kaj la ekonomia kunlaboro estas forta. Germanio atentas la ampleksan profundigon de la ĉina reformado, kaj deziras, ke Ĉinio akiru pli grandajn atingojn. Ĝi volas aktive partopreni en la modernigo de Ĉinio kaj esti ampleksa strategia partnero de Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto