Vizitu Forumon

Xi Jinping prelegis en Berlino

(GMT+08:00) 2014-03-29 14:39:17     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede en Berlino ĉina prezidanto Xi Jinping faris prelegon, invitite de la germana fondaĵo Korber. Li eksplikis pacan evoluigon kaj sendependan eksterlandan politikon de Ĉinio, asertante, ke sekvi la vojon de paca evoluigo estas heredo kaj disvolvo de la kultura tradicio de la pacama ĉina nacio, konscia elekto de la ĉina popolo laŭ spertoj kaj organika unuiĝo de ideologia konscio kaj praktika konscio, kaj ke Ĉinio firme sekvos plu la vojon de paca evoluigo kaj sincere esperas, ke ĉiuj landoj prenos la vojon de paca evoluigo.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio solene deklaris, ke ĝi senŝanceliĝe sekvos la vojon de paca evoluigo, kaj tio estas la respondo al zorgo de la internacia komunumo pri ĝia disvolviĝo kaj ankaŭ spegulas la memfidon kaj konscion de la ĉina popolo pri atingo de la disvolva celo; la memfido kaj konscio fontas el la ĉina civilizacio, el la kogno pri kondiĉoj por atingo de la disvolva celo kaj el la kompreno pri la ĝenerala situacio de la mondo.

Li diris, ke la ĉina nacio estas pacama, kaj la serĉado de paco, akordo kaj harmonio profunde radikiĝis en la spiritan mondon de la ĉina nacio kaj fandiĝis en la sangon de la ĉina popolo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto