Vizitu Forumon

Xi Jinping interparolis kun Di Rupo

(GMT+08:00) 2014-04-01 09:08:47     Redaktoro:Selena

La 31-an de marto en Bruselo ĉina prezidanto Xi Jinping faris interparolon kun belga ĉefministro Di Rupo. La du gvidantoj interŝanĝis opinion pri disvolviĝo de la dulandaj rilatoj sub la nuna situacio kaj pri komune zorgataj problemoj kaj atingis vastan komunan konon. La du flankoj decidis altigi la dulandajn rilatojn ĝis ĉiuflanke amikecaj kaj kunlaboraj partneraj rilatoj.

Xi Jinping akcentis, ke Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Belgio kaj volas surbaze de la nunaj bonaj rilatoj konstrui ĉiuflanke amikecajn kaj kunlaborajn partnerajn rilatojn kaj antaŭenpuŝi rapidan evoluon de la duflanka kunlaboro en diversaj kampoj. Unue, necesas persisti en longdaŭra amikeco pri politiko. Due, la du flankoj kune akcelu ekonomian, sciencteknikan kaj kulturan kunlaborojn, ekzemple antaŭenpuŝi kunlaboron de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, plifortigi kunlaboron en scienca novigo, biologia medicino, moderna agrikulturo kaj aliaj. Trie, Ĉinio esperas, ke Belgio, kiel koro de Eŭropo, plue ludos propulsilan rolon por akceli kunlaboron inter Ĉinio kaj EU kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU.

Di Rupo diris, ke Belgio aplaŭdas atingon de Ĉinio kaj ĝian gravan rolon en la internacia komumuno kaj havas fortan deziron por disvolvi la dulandajn rilatojn. Vizito de la prezidanto Xi malfermas pli vastan perspektivon por la duflanka kunlaboro. Belgio volas per la vizito kiel startpunkto, antaŭenpuŝi la ekonomian, sciencteknikan kaj kulturan kunlaborojn kaj konstrui ĉiuflanke amikecajn kunlaborajn partnerajn rilatojn kun Ĉinio. Meze de EU Belgio volas esti bona amiko de Ĉinio kaj aktive akceli disvolviĝon de la rilatoj inter EU kaj Ĉinio. Belgio ankaŭ volas teni intiman kontakton kaj kunordigon kun Ĉinio pri la internaciaj aferoj kaj kune protekti pacon kaj stabilecon de la mondo.

Post la interparolo Xi Jinping kaj Di Rupo kune ĉeestis subskribon de pluraj kunlaboraj dokumentoj.

La du flankoj publikigis Komunan Deklaracion de Ĉina Popola Respubliko kaj Belga Reĝlando pri Profundigo de Ĉiuflanke Amikecaj kaj Kunlaboraj Partneraj Rilatoj.

En tiu vespero belga reĝo Philippe Leopold Louis Marie aranĝis solenan ŝtatan bankedon por bonvenigi la prezidanton Xi.

Krome ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis ankaŭ kun Andre Flahaut, prezidanto de belga Ĉambro de Reprezentantoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto