|
|
||
La 1an de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping veturis el Belgio post oficiala vizito en la lando.
Belgio estas la lasta stacio de la vizito de Xi Jinping al eŭropaj kava landoj.
De la 22a de marto ĝis la 1a de aprilo , Xi Jinping faris ŝtatan viziton al Nederlando, Francio, Germanio kaj Belgio, ĉeestis al la tria pintkonferenco pri nuklea sekureco en Hago kaj iris al stabejoj de Unesko kaj Eŭropa Unio.
Tio estas la unuafojo por la prezidanto Xi Jinping viziti Eŭropon post sia enoficiĝo. La vizito altigas nivelon de la rilatoj inter Ĉinio kaj la kvar landoj kaj de tiuj inter Ĉinio kaj EU kaj donas novan strategian enhavon al la ampleksa kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj EU sub la nuna situacio.
La vizito de Xi Jinping al eŭropaj kvar landoj estas fruktodona kaj estas alte atentata de la internacia komunumo. Dum la vizito Ĉinio kun tiuj landoj subskribis kunlaborajn interkonsentojn en pluraj kampoj.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |