Vizitu Forumon

Brazila mallonga filmo "Esperanto Geedzigas" gajnis unuan premion de la rigardantoj de la Pekina Esperanto-filmfestivalo

(GMT+08:00) 2014-04-02 22:21:24     Redaktoro:Ĝoja

La 30-an de marto okazis la Pekina Esperanto-Filmfestivalo en kunvenejo de la Pekina Esperanto-Asocio, ĝin prezidis D-ro Rainer Kurz, germana esperantisto.


(Prelegis Rainer Kurz, estrarano de Germana Esperanto-Ligo)

Post la projekcio de la 4 filmetoj La Fina Venk', Esperanto Geedzigas, La lingvo, kiu ligas kaj Similitudes(similecoj), la ĉeestantoj faris voĉdonon. La filmeto Esperanto Geedzigas kiel la plej ŝatata mallonga filmo de pekinaj esperantistoj okupis la unuan lokon.


(Lucia, laborantino de la festivalo, deklaris gajnanton)

(Atestilon kaj premion montris Rainer Kurz kaj Nan Youli, prezidanto de Pekina Esperanto-Ligo)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto