Vizitu Forumon

Ekonomia zono de la Silka Vojo

(GMT+08:00) 2014-04-03 16:35:56     Redaktoro:Li Lu

Historio de la Silka Vojo

La vasta okcidenta regiono de Ĉinio estas alirebla por vojaĝantoj laŭ la klasika Silka Vojo, kvankam historie, la komerca itinero neniam estis tiel nomata ĝis germana geografo donis al ĝi tiun romantikan nomon en la fino de la 19a jarcento. En la jaro 200, tiu transkontinenta itinero ligis la Roman Imperion en la okcidento kun la imperiestra kortego de Ĉinio. Komerco laŭlonge de la itinero estis farita de fremdaj komercistoj, kiuj apartenis al neniu el la du malnovaj imperioj.

Antaŭ la malkovro de la mara itinero al Hindio, la Silka Vojo estis la plej grava ligo inter la Oriento kaj la Okcidento. Ĝi spertis sian lastan grandan eraon dum la periodo de la Mongola Imperio. Ĉi tiu antikva komerca itinero komenciĝas en la malnovaj ĉefurboj de Luoyang kaj Ŝjiano (tiam nomata Chang'an), atingas la Flavan Riveron en Lanzhou, kaj poste randiras okcidenten dezertojn kaj montojn antaŭ dividiĝo en tri itinerojn ĉe la oazo de Dunhuang. Granda parto de la Silka Vojo trairas tra Xinjiang. Antikvaj vojaĝantoj postlasis multajn historiajn registrojn kaj netakseblajn relikvojn.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto