Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 8)

(GMT+08:00) 2014-04-08 18:17:00     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj aŭskultantoj. Estas la 8a de aprilo, marde, mi estas Shanshan. Bonvole aŭskultu la Esperanto-elsendon de Ĉina Radio Internacia. Hodiaŭ, unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke Li Keqiang sendis gratulan mesaĝon al la inaŭguro de la Kultur-Interŝanĝa Jaro de Ĉinio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj; Usono, Japanio kaj Sud-Koreio urĝas Nord-Koreion eviti minacan agadon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en Pekino okazis la ceremonio de la Kultur-Interŝanĝa Jaro de Ĉinio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis gratulan mesaĝon.

Li Keqiang diris en la mesaĝo, ke la ĉina registaro alte atentas la bonnajbaran amikecon kaj reciprokprofitaj kunlaborojn kun la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Li esperas, ke per la kultur-interŝanĝa jaro, oni prezentos al la mondo riĉajn fruktojn de la interhoma interŝanĝo inter Ĉinio kaj ASOAL. Ĉinio volontas kune klopodi kun la Asocio por daŭrigi la amikecon, krei novan epokon de la duflankaj rilatoj, konstrui la pli intiman samsortan komunumon kaj fari pli grandan kontribuon al la paco kaj disvolviĝo de Azio kaj de la mondo.

La saman tagon en Pekino ĉina vicĉefministro Liu Yandong renkontiĝis kun birma ĉefministro Nyan Tun, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la inaŭguron de la Kultur-Interŝanĝa Jaro de Ĉinio kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Liu Yandong bonvenigas ĉefministron Nyan Tun por lia vizito kiel gvidanto de la deĵoranta prezidanto-lando de la Asocio. Ŝi diris, ke la interhoma interŝanĝo estas grava enhavo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Birmo kaj de la kunlaboroj inter Ĉinio kaj ASOAL. La du flankoj devas kapti la ŝancon kaj kune aranĝi serion da aktivadoj ĉi-jare kaj plifirmigi la popolan bazon inter Ĉinio kaj Birmo kaj inter Ĉinio kaj ASOAL.

Nyan Tun esprimis dankon al Ĉinio pro ĝia bona aranĝo de la Kultur-Interŝanĝa Jaro de Ĉinio kaj la Asocio de Surorient-Aziaj Landoj. Li diris, ke Birmo bone ludos la rolon kiel la deĵoranta prezidanto-lando de la Asocio por antaŭenpuŝi pli grandan disvolvon de la strategia partnereco inter ASOAL kaj Ĉinio.

Marde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun orient-timora ĉefministro Jose Alexandre Xanana Gusmao. Ambaŭ konsentis levi la duflankajn rilatojn ĝis la ampleksa partnereco de bona najbareco kaj reciproka fido, disvolvi plu la tradician amikecon kaj profundigi reciprokprofitan kunlaboron por komuna disvolvado.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Orient-Timoro ĉiam respektas kaj egale traktas unu la alian kaj delonge disvolvas la amikecon kaj kunlaboron; Ĉinio volas konstrui kun Orient-Timoro la ampleksan partnerecon de bona najbareco kaj reciproka fido kaj respektas la disvolvan vojon elektitan de la orient-timora popolo mem. Li esperas, ke la du landoj firme subtenos unu la alian pri aferoj koncernaj al kernaj interesoj kaj pri gravaj zorgoj.

Xanana diris, ke Ĉinio donis valorajn subtenojn al Orient-Timoro en la ekonomia kaj socia evoluigo; ĝi estas grava forto konservanta stabilecon de la regiono kaj la mondo; la decido de la du landoj pri promocio de la duflankaj rilatoj havas strategian signifon por la oriento.

Chuck Hagel, defenda sekretario de Usono, lunde atingis Ĉinion por 4-taga oficiala vizito. Posttagmeze en la urbo Qingdao li vizitis la aviadilan ŝipon Liaoning.

Marde matene en Pekino ĉina defenda ministro Chang Wanquan komencis intertrakton kun Chuck Hagel pri la duflankaj rilatoj kaj pri kune prizorgataj demandoj.

Chang diris al Hagel, ke Ĉinio donas grandan gravecon al lia vizito kaj kredas, ke la vizito profundigos lian komprenon pri Ĉinio kaj pri la ĉina armeo.

Nun ni turnu la atenton al la korea duoninsulo.

Lunde en Vaŝingtono laŭ la loka tempo, Usono, Japanio kaj Sud-Koreio okazigis tri-flankan dialogon pri la nord-korea problemo, kaj kune urĝis Nord-Koreion eviti minacan agadon.

Glyn Davies, usona speciala delegito por politiko al Nord-Koreio, Junichi Ihara, estro de la Azi-Pacifika Sekcio de la japana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kaj Hwang Joon-kook, direktoro de la sud-korea Ministerio de Eksterlanda Afero kaj Komerco por pactraktado pri la korea duoninsulo, partoprenis en la kunveno.

Usona Ŝtata Departemento anoncis, ke kiel la sekva kunveno de la Haga Pintkonferenco de Usono, Japanio kaj Sud-Koreio, ĉi-foja kunveno estas "fruktodona kaj esenca". La tri flankoj faris kunordigon pri serio da temoj, diskutis pri komunaj valoroj kaj interesoj de la tri landoj en la azi-pacifika regiono. La tri landoj reasertis promeson en la komuna deklaro, adoptita en la sespartia intertraktado en 2005, ke ili klopodos por realigi sennukleiĝon en la Korea Duoninsulo per pacaj kaj kontroleblaj rimedoj.

Marde en Seulo sud-korea ministro pri komerco, industrio kaj energio Yoon Sang-jick kaj aŭstralia ministro pri komerco kaj investo Andrew Robb subskribis la Liberkomercan Interkonsenton de Sud-Koreio kaj Aŭstralio post la intertraktado en sep jaroj kaj kvar monatoj. Aŭstralio estis la 11a lando, kiu subskribis liberkomercan interkonsenton kun Sud-Koreio. La interkonsento validiĝos aprobite de la dulandaj parlamentoj.

Marde en Vieno komenciĝos la nova raŭndo de la nuklea intertraktado inter la sesopo kaj Irano. Registara funkciulo de Irano diris, ke Irano esperas, ke la nova raŭndo de la intertraktado helpos al la du partioj komenci skizadon de definitiva interkonsento pri la irana nuklea problemo.

Abbas Araqchi, irana vicministro pri eksterlandaj aferoj kaj vicĉefreprezentanto por la nuklea intertraktado dimanĉe diris, ke Irano esperas, ke la du partioj povos malpliigi diverĝojn kaj veni en akordon pri gravaj temoj por komenci diskuton pri detaloj kaj skizadon de definitiva interkonsento.

Lunde la somalia polico diris, ke la saman tagon en la flughaveno de la urbo Galkayo, du internaciaj konsilistoj, kiuj laboris por la oficejo de UN pri narkotaĵo kaj krimo estis pafatakitaj de viro, kiu estis en polica uniformo. Unu el ili mortis ĉeloke, dum la alia forpasis, post kiam li estis sendita al hospitalo. Proparolanto de la brita Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke unu el ili estas brita civitano.

En la sama tago ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon publikigis deklaron pere de sia proparolanto, forte komdamnante la atakon. Li samtempe esprimis simpation al familianoj kaj kolegoj de la viktimoj.

Nun finiĝis la novaĵoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto