Vizitu Forumon

Miljara Budho-Templo en Zhangye

(GMT+08:00) 2014-04-10 15:35:31     Redaktoro:Li Lu

En ĉina nordokcidenta parto troviĝas urbeto Zhangye sub la provinco Gansu. Zhangye estis grava urbeto ĉe la Silka Vojo en antikveco, kaj centro de nordokcidenta regiono por la politiko, ekonomio, kulturo kaj diplomatio de kelkaj dinastioj en la Centraj Ebenaĵoj de Ĉinio.

En la 6a—5a jarcentoj a.K, budhismo fontis en Hindio. Dum la dinastioj Qin kaj Han (221 a.K.—220 ) budhismo eniris Ĉinion laŭ la Silka Vojo, kaj Zhangye, situanta en ŝlosila pasejo fariĝis nepra vojo por budhistoj, kiuj okupiĝise pri semado de budhismo.

Dum la longa tempo kiam budhismo enkondukiĝis orienten, Zhangye funkciis kiel grava transiga loko, kie la budhismoj tibeta kaj ĉina (hana) kuniĝis, kunfandiĝis kaj konektiĝis, samtempe postrestis amaso da valoraj ruinoj, inter ili troviĝas Budho-Templo.

La Budho-Templo konstruiĝis en la jaro 1098. En la dinastio Yuan (1271—1368) kiam itala vojaĝanto Marko Polo vagis tra Ĉinio, li venis al Zhangye. Li estis impresita de la impona konstruo de la templo kaj la prospero de la urbeto Zhangye. Li restis tie unu jaron.

La ĉefkonstruaĵo de la miljara templo silente situas kun la Budha Halo en la mezo. En la halo estas granda skulptaĵo de la nirvana Budho Ŝakjamunio. La skulptaĵo longas 34.5 metrojn. Ĝi estas la plej granda endoma skulptaĵo de kuŝanta budho en Ĉinio, sur ties mezfingro povus kuŝi homo, kaj orelo sidiĝi ok homoj en vico. Kun la okuloj iomete maleviĝintaj, kaj la maldekstra brako kiel kuseno sub la kapo, la Budho aspektas kvieta kaj trankvila, kvazaŭ ĵus endormiĝus por siesto kaj tuj vekiĝus por predikado.

La budha skulptaĵo estas kava en la korpo. En ĉina antikveco, oni nepre plenigis la korpan kavon per diversaj trezoroj, kiuj aludas la vitalajn organojn de la homa korpo, tiel ke ĝi kvazaŭ estus vivanta kun kompletaj organoj.

Krom la malofte videbla kuŝanta Budho, en la templo konserviĝas alia trezoro postrestinta pro la potenco de la kredo.

En 1976, oni malkonstruis kadukan kabanon, en kiu iam loĝis budhanino juŝ mortinta. Oni eltrovis sutran ĉambron kaŝitan malantaŭ la vestaĵ-ŝranko en la kabano. En la kaŝita ĉambro estas duoblaj muroj kvazaŭ sandviĉo kun 12 grandaj sutrobretaroj interne. Sur la bretoj troviĝas 6361 volumoj de Norda Sutro kaj proksimume 800 kajeroj de la orskribita sutro Granda Prajnaparamita Polo. La eltrovo skuas la ĉinan budhisman rondon.

La mortinta budhanino kun darma nomo Benjue ekloĝis en la Budho-Templo en 1954. Hazarde ŝi eltrovis la kaŝitan ĉambron por la sutroj. Ŝi do restis en la rompita kabano kaj silentis pri la sekreto. Ŝi eĉ malpermesis aliajn proksimiĝi al ŝia kabano. Ŝi silente gardis la trezorojn 20 jarojn, kaj sukcesis eviti la historian damaĝon al la trezoroj.

Antaŭ kelkaj jaroj, kiam oni faris la ornamon al la sutra ĉambro, oni ne forgesis rekonstrui la sandviĉan muron. Starante ĉe la duoblaj muroj, oni kvazaŭ vidus la scenon, ke la budhanino, indiferenta kaj senlaca, budhisme ĉantadis akompanate de malhela lampolumo, insistis en sia kredo.

Nun miloj da sutroj tute sendifektitaj estas tre bone konservataj sub la konstantaj temperaturo kaj humideco, escepte de la malmultaj, kiuj estas ekspoziataj al la vizitantoj.

Neniel finrakontiĝis la historietoj okazintaj en la antikva templo kun la historio de mil jaroj. Por reaperigi siatempan spektaklon de respektado, kultado kaj recitado al la Budho, en la jaro 2006 la korto de la templo estis sankciita kiel la tereno por diverslokaj adeptoj disvolvi religiajn aktivadojn. Svarmas en la templo homoj, kiuj venas por adori la Budhon, aŭskulti la predikadon por havigi al si kvieton, aŭ simple bruligas incenson. Inter ili estas ĉinoj kaj ankaŭ eksterlandanoj. Ili venas el malproksima Dunhuang-kavernaro, survoje laŭdante la trezoran budhisman kulturon de Ĉinio. Forlasante, ili sentas sin anime kvieta, dezirante, ke malaperus ĉia ĝenaĵo kaj malpuraĵo en la mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto