Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 15)

(GMT+08:00) 2014-04-15 18:02:35     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia hodiaŭa programo. Estas la 15-a de aprilo. Ni unue elsendos kelkajn novaĵojn, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke eksplodo mortigis 71 homojn en Niĝerio; Ukrainio eble decidos estontecon de orienta landparto per plebiscito. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde la niĝeria polico konfirmis, ke tiutage la eksplodo de busostacio en Abuĝo, la ĉefurbo de Niĝerio rezultigis morton de 71 homoj kaj vundiĝon de 124. Ĝis nun neniu organizo anoncis respondecon pri la eksplodigo.

Pro la kontinua malboniĝo de la situacio en orienta Ukrainio la aganta prezidento Oleksander Turchynov aludis, ke li ne oponos plebisciton pri formo de la ŝtato por ke la orienta landparto restu plu en Ukrainio. Tamen Rusio ŝakludas plu kun okcidentaj landoj en diversaj okazoj, inkluzive de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.

Tiutage Turchynov diris en la parlamento, ke li ne oponos plebisciton pri formo de la ŝtato. Li kredas, ke rezulto de la plebiscito pruvos, ke plejparto da ukrainoj esperas, ke Ukrainio fariĝos unueca kaj sendependa lando. Li proponis, ke la plebiscito okazu en la 25a de majo, la sama tago de prezidenta elektado.

Tiutage Turchynov telefone parolis kun ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, proponante, ke UN sendu packonservajn trupojn al orienta Ukrainio. Ban Ki-moon refoje emfazis urĝecon kaj gravecon por rekta dialogo inter Ukrainio kaj Rusio. Tamen li ne komentis pri la propono de Ukrainio.

En la sama tago rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov diris, ke Rusio ne volas detrui stabilecon de Ukrainio, ĉar la integreco, unueco kaj popola egaleco de Ukrainio konformas al la interesoj de Rusio, tamen tiu ĉi celo povas esti atingita nur per reformado de la konsititucio. Li kritikis, ke la ukraina instanco perforte subpremis la pacan proteston de popol-amasoj en la orienta regiono, kaj ke la okcidentaj landoj prenis duoblan kriterion, traktante protestojn de popol-amasoj en Kievo kaj la orienta regiono.

Tiuvespere rusa prezidento Putin telefone parolis kun usona prezidento Obama. Putin alvokis, ke Usono uzu laŭ sia plejeblo la kapablon por eviti perforton kaj sangadon en sudorienta Ukrainio. Ili decidis klopodi plu por serĉi solvon de la krizo per diplomatia akordigo antaŭ la kvarpartia kunveno pri Ukrainio, kiu okazos la 17an de tiu ĉi monato.

Tiutage ministroj pri eksterlandaj aferoj el membroj de Eŭropa Unio kunvenis kaj unuanime konsentis pligrandigi la sankcion kontraŭ Rusio. Samtempe por esprimi subtenon al la ukraina instanco EU aprobis du helpajn planojn por la ekonomia kaj financa reformadoj de Ukrainio. Krome, EU aprobis ankaŭ favorajn rimedojn al komerco kun Ukrainio.

En la sama tago proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj aferoj Hua Chunying diris, ke Ĉinio esperas, ke koncernaj partioj de Ukrainio estos trankvilaj kaj sindetenaj, solvos la krizon kaj akcelos politikan stabilecon, socian kaj ekonomian disvolviĝon per politika dialogo surbaze de sufiĉaj konsidero kaj zorgo pri interesoj de diversaj regionoj kaj diversaj etnogrupoj.

Lunde la siria registara armeo reprenis la kristanan urbon Ma'aloula. Tio firmigis venkon de la armeo en la montara regiono al-Qalamoun en norda Damasko. La armeo eliminas armitojn de la opozicio apud la urbo. Nun jam ne estas ĉefaj fortikaĵoj de la opozicio en la regiono.

Libana televido Mesbah anoncis en la sama tago, ke la raportista grupo de la televido suferis atakon en Sirio, mortis unu raportisto, unu kameraisto kaj unu teknikisto. Tiuvespere libana prezidento Michel Suleiman faris deklaron per la socia retservo Twitter, asertante, ke asasini raportistojn estas malkuraĝa ago.

Tiutage la Supera Komisarejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj anoncis, ke ĝis nun pli ol miliono da sirianoj rifuĝis al Libano. Kaj la Monda Nutraĵa Programo jam donis kartojn de nutraĵa provizado al 650 miloj da sirianoj en Libano, kaj krome, ĝi rekte donis nutraĵojn al 11,5 miloj da novaj rifuĝintoj.

Lunde posttagmeze en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun germana ministro pri eksterlandaj aferoj Frank-Walter Steinmeier. Li Keqiang diris, ke antaŭ ne longe ĉina prezidanto Xi Jinping sukcese vizitis Germanion, kaj la du landoj decidis konstrui plenampleksan strategian partnerecon. Li atendas sian ĉi-jaran viziton al Germanio por la tria ĉina-germana interkonsiliĝo kaj esperas, ke la du flankoj serioze planos la agadplanon pri longperioda kunlaboro inter la du landoj, intensigos kunlaboron inter la dulandaj manufakturoj kaj novaj strategiaj industrioj kaj akcelos disvolvadon de la rilatoj kaj kunlaboro inter la du landoj sur alta nivelo.

Steinmeier diris, ke Germanio kaj Ĉinio havas vastajn komunajn interesojn, kaj la kunlaboro inter la du landoj estas fruktodona kaj havas vastan perspektivon; Germanio admiras la konstrueman rolon de Ĉinio en internaciaj aferoj kaj volas fortigi interŝanĝojn kun Ĉinio; la germana registaro atendas la viziton de ĉefministro Li Keqiang kaj interregistaran konsiliĝon en la kuranta jaro kaj volas intensigi strategian kunlaboron kun Ĉinio por fortigi la ekonomian konkurencivon de la du landoj kaj akceli komunan disvolviĝon.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris lunde en regula gazetara konferenco, ke por antaŭenpuŝi la procezon de nuklea malarmado oni devas teni ekvilibron kaj stabilecon de la internacia strategio, kaj koncernaj landoj devas forlasi politikojn pri nuklea ombrelo kaj nuklea divido.

En la konferenco iu demandis, kiel Ĉinio komentis pri tio, ke ministroj de Japanio kaj aliaj landoj pri eksterlandaj aferoj publikigis deklaron post la kunveno pri nuklea malarmado kaj nuklea nedisvastigo en Hiroŝimo, alvokante okazigon de multflanka intertraktado, inkluzive de Usono, Rusio kaj Ĉinio?

Hua Chunying diris, ke antaŭenpuŝi la procezon de nuklea malarmado kaj realigi sennuklearmilan mondon estas la komuna deziro de la internacia komunumo. La nuklearmilaj landoj jam multe penis por tio; por antaŭenpuŝi la procezon de nuklea malarmado oni devas teni ekvilibron kaj stabilecon de la internacia strategio, kaj koncernaj landoj devas forlasi politikojn pri nuklea ombrelo kaj nuklea divido.

Karaj amikoj, finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto