Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto renkontiĝis prezidanto de brazila Ĉambro de Reprezentantoj

(GMT+08:00) 2014-04-15 21:50:01     Redaktoro:Yu Rongkang

Marde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Henrique Eduardo Alves, prezidanto de la brazila Ĉambro de Reprezentantoj. Li diris, ke Ĉinio kaj Brazilo devas laŭ siaj propraj strategioj novigi pensadon, profundigi gragmatan kunlaboron en diversaj kampoj kaj fari la dulandan kunlaboron la ekzemplo de reciprokprofita kunlaboro inter emerĝantaj merkatoj.

Xi akcentis, ke la du landoj devas fortigi interŝanĝojn inter registaroj, inter leĝdonaj institucioj kaj inter politikaj partioj kaj en la homaj studoj, vastigi personan interŝanĝon, akceli interkomprenon kaj plu antaŭenigi la rilatojn.

Alves admiris la grandan atingon de Ĉinio kaj ĝiajn klopodojn en realigo de la ĉina revo, asertante, ke prezento de la ĉina revo gajnis aklamon de la mondo. Li diris, ke Brazilo varme bonvenigas prezidanton Xi viziti Brazilon kaj ĉeesti kunvenon de gvidantoj de la landoj BRICS, kaj ke li kredas, ke la vizito certe aldonos grandan movforton al disvolvado de la rilatoj inter la du landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto