Vizitu Forumon

UN postulas liberigon de jordania ambasadoro al Libio

(GMT+08:00) 2014-04-16 15:09:08     Redaktoro:肖恒刚

La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj publikigis mediatan deklaron marde. Ĝi forte kondamnas la atakon kontraŭ jordania ambasadoro al Libio kaj alvokas tujan liberigon de la kidnapita ambasadoro.

La deklaro diras, ke la Sekureca Konsilio profunde zorgas pri la atako kaj emfazas persekuti kaj puni la atakantojn. La Sekureca Konsilio alvokas, ke la libia registaro sufiĉe plenumu sian propran devon al la internacia komunumo, protekti la sekurecon de vivo kaj posedaĵoj de diplomatiaj institucioj kaj personoj kaj klopodu por sekura liberiĝo de la ambasadoro.

Tiutage la libia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj konfirmis, ke antaŭtagmeze la jordania ambasadoro al Libio Fawwaz Aitan estis kidnapita de neidentigitaj armitoj en la ĉefurbo Tripolo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto