|
|
||
Kashim Shettima, ŝtatestro de Borno, Niĝerio, konfirmis merkrede, ke 14 el la pli ol 100 lernantoj lastatempe forkaptitaj sukcese eskapis kaj revenis hejmen.
Marde iu virina lernejo en la ŝtato Borno en nordorienta Niĝerio suferis atakon de neidentigitaj armitoj kaj pli ol 100 lernantoj estis forkaptitaj. Poste la aŭto kun ostaĝoj survoje paneis kaj kvar lernantoj sukcese eskapis kaj marde revenis hejmen. Merkrede ankoraŭ aliaj dek lernantoj sukcese eskapis el tendaro de la armitoj.
Nun iras la savado de la niĝeria armeo. Shettima promesis uzi ĉiujn resursojn por kiel eble plej rapide savi la forkaptitojn. Ankoraŭ neniu organizo deklaris respondecon pri la forkapto.
Merkrede ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon faris deklaron pere de sia proparolanto. Li kondamnas la forkaptadon kaj alvokas tujan liberigon de la lernantoj.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |