Vizitu Forumon

Usona vicprezidento Biden vizitis Kievon

(GMT+08:00) 2014-04-22 17:49:21     Redaktoro:Xiong Linping

La 21an de aprilo laŭ la loka tempo la usona vicprezidento Joseph Biden atingis Kievon, ĉefurbo de Ukrainio, kaj komencis sian dutagan viziton en Ukrainio. Dum la vizito Biden renkontiĝos kun ukrainaj altrangaj oficistoj kaj diskutos kun ili ĉefe pri la projekto de interpaciĝo, donita de la kvarflanka interparolo en Ĝenevo, kaj pri tio, kiel la internacia socio helpas al Ukrainio stabiligi kaj fortigi la ekonomion, akceli la reformadon pri konstitucio, kaj simile.

Pri la vizito de Biden usona komunikilo asertis, ke la vizito de Biden eble estas pli grava ol oni antaŭe supozis: tio, ke Obama lasis Biden iri al tiu ĉi regiono, eble devigos Rusion prokrasti sian planon "invadi"; la vizito de Biden al Ukrainio ellasas "klaran signalon": Usono subtenas la ukrainan registaron.

Sed laŭ informo de rusa komunikilo, Rostislav Isenko, ĝenerala sekretario de la ukraina centro pri sistema analizo kaj prognozo, opiniis: "La problemo, kiun nun alfrontas Usono, estas en tio, kiel Usono sin eltiros el Ukrainio, ne perdante sian vizaĝon, dum al la kievaj aŭtoritatoj la problemo ne kuŝas en tio, en kia grado ĝi povas protekti la usonajn interesojn en Ukrainio, sed en tio, ĉu ĝi havas kapablon ŝirmi Usonon en ties eltiriĝo el Ukrainio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto