La 23an de aprilo inaŭguriĝis en Pekino la dua konferenco pri mekanismo de ĉina-brita altnivela interkomunikiĝo en homaj sciencoj. Al la inaŭguro la ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj la brita ĉefministro David Cameron respektive adresis gratulmesaĝon.
En sia mesaĝo Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Britio havas longan historion kaj brilan kulturon, la interkomunikiĝo inter la du landoj iam en longa periodo estis grava kanalo por la Oriento kaj la Okcidento; en la jaro 2012 Ĉinio kaj Britio lanĉis la mekanismon de altnivela interkomunikiĝo en homaj sciencoj, kaj la du flankoj faris bonefikan interŝanĝon kaj kunlaboron en edukado, scienctekniko, kulturo, sporto kaj aliaj kampoj; la mekanismo elvekis aktivan influon inter vastaj dulandaj amasoj.