La 23an de aprilo en Pekino la ĉina vicĉefministro Liu Yandong kaj la brita porsana ministro Jeremy Hunt kune prezidis la duan konferencon pri mekanismo de ĉina-brita altnivela interkomunikiĝo en homaj sciencoj.
Liu Yandong esprimis, ke ĉi-jare estas la 10-jariĝo de la stariĝo de la plenampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Britio; en la 10 jaroj la du landoj faris praktikan kunlaboron en diversaj kampoj kaj en diversaj niveloj, tio ne nur favoras la popolojn de Ĉinio kaj Britio, sed ankaŭ faras gravan kontribuon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj por paco kaj evoluado de la mondo.
Post la konferenco Liu Yandong kaj Jeremy Hunt kune subskribis la protokolon por la dua konferenco pri mekanismo de ĉina-brita altnivela interkomunikiĝo en homaj sciencoj.