Vizitu Forumon

Brazilo konfirmis morton de eksa prezidento Kubitschek en akcidento

(GMT+08:00) 2014-04-23 14:52:54     Redaktoro:Yu Rongkang

Marde la Nacia Verkomisiono de Brazilo konfirmis, ke la eksa prezidento Juscelino Kubitschek de Oliveira ne estis murdita de la militista reĝimo, sed mortis en trafika akcidento en 1976. Raporto de la komisiono diras, ke se la aŭto de Kubitschek estis paftrafita aŭ la mekanikaj partoj estis intence difektitaj, la ŝoforo devus fari instinktan reagon, tamen pruvoj montras, ke la ŝoforo faris nenian reagon, tial plej probable okazis akcidento pro dormeto de la ŝoforo.

En decembro de la lasta jaro la Parlamenta Verkomisiono de San-Paŭlo konstatis, ke Kubitschek mortis en trafika akcidento, planita kaj efektivigita de la militista reĝimo kaj estis viktimo de politika intrigo kaj asasino.

Kubitschek servis kiel brazila prezidento en la periodo de 1956 ĝis 1961 kaj estis konata pro sia kontribuo al konstruado de Braziljo. Li mortis la 22an de aŭgusto 1976 en akcidento dum aŭtoveturo de Rio-de-Ĵanejro al San-paŭlo

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto